Dana Esperanta Junulara Organizo
Por verda mondo

Enkonduko


Kio estas Esperanto?

Estas multegoj da lingvoj vivantaj en la mondo nuntempe, ĉirkaŭ 6000. Ĉiuj havas la sia komunumo de parolantoj, kiu ĝin uzas ĉiutage, en ĉiu flanko de ilia vivo: por komuniki, esprimi siajn sentojn, politikumi, poetumi, ktp.

Unu el tiuj lingvoj nomiĝas Esperanto, kaj ĝi estas iom speciala, pro du kialoj. Unu, ĝi estas parolata en ĉiuj la kontinentoj kaj en pli ol cent landoj, fare de homoj de multaj diversaj etnoj; la komunumo esperanta estas tre diversa kaj tre disvastiĝinta. Du, ĝi estas tiom facila kaj tiom intuicia, ke per iom da studado ĉiu povas ĝin majstri ĝis al denaskula nivelo: la ĝiaj lernantoj kutime iĝas fluaj parolantoj post nur 150 horoj da studado, dekono de kion normale necesas por aliaj lingvoj, do necesas apenaŭ iun monaton por komenci ĝin paroli. Kaj tiu, sendepende de onia gepatra lingvo, aĝo, aŭ personaj kondiĉoj: vere ĉiuj povas ĝin lerni. Tial Esperanto estas malferma al ĉiu homo, kaj samtiel estas ĝia komunumo kaj ĝia kulturo.

Esperanton iniciatis Ludoviko Lazaro Zamenhof, pola kuracisto, kiu eldonis la unuan libron de gramatiko de Esperanto en la jaro 1887, kiam li estis 27-jara. Li estis animita de idealoj de paco, kaj opiniis ke neŭtrala lingvo, atigebla al ĉiu homo, estus utila ilo por akiri pacon inter la homoj. Laŭ lia ideo, la ebleco de ĉiuj la homoj de la tuta mondo komuniki inter ili sur egala nivelo, helpus malaperigi multe de la malkompreno kaj de la senco de fremdeco, kiuj ofte estas kaŭzoj de konfliktoj, kaj eble samtempe helpus aperigi en la homoj senco de unueco kaj frateco. Tial li planis tiun lingvon; poste, li rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la lingvon, farante tiel de tiu donaco al la tuta homaro.

Povas ŝajni strange la ideon paroli "artefarita lingvo". Tamen, oni povus debati ke ĉiu lingvo estas artefarita, ĉar tio signifas ĝuste “farita de homo”. Sed antaŭ eniri en tiuj filosofaĵoj, ni povas rimarki ke nuntempe jam estas kelkaj planitaj vivaj lingvoj, ekzemple la hebrea, la novnorvega kaj la indonezia, kaj tiuj ĉiuj fartas tute bone. Do, jes, planita lingvo – kial ne?

De tiu unua libro, la lingvo estis rapide alprenita de homoj, kiu per tiu lingvo formis komunumon, tiel vivigante kaj evoluigante la lingvon mem. Hodiaŭ, ĝi estas parolata de milionoj de homoj.


Bazaj reguloj


...


Lernu Esperanton


Kiel mi povus komenci?

Paroli Esperanto estas via denaska rajto, do vi povas ĝin lerni per multaj manieroj, ĉiuj senpagaj. Rete oni povas trovi multe de tiuj. Tra la plej bonaj, estas la retejo Lernu!, aŭ la Kurso de Esperanto, senpage elŝutebla. Sed, ĉefe, se vi loĝas en Danio, partoprenu al kurso organizita de la Dana Esperanto-Asocio, aŭ simple kontaktu nin!